top of page

Kroniko de Lubusa Esperantistaro

Kroniko de la Lubuŝa Filio de PEA.

 

13.12.2002 j. Zielona Góra.

La dekdua renkontiĝo de esperantistoj okazis en la Palmejo. Oni diskutis pri la esperanta gazetaro. Post la kunsido 9 personoj  ekabonis gazeton de polaj esperantistoj – “Pola esperantisto”. Okaze de 15-a de decembro - datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof ĉiuj iris al la strato Zamenhof kaj sub la memortabulo dediĉita al la Majstro metis florojn.

-------------

22.01.2004 j.

La Estraro de la grupo de verdamontaj esperantistoj sendis leteron al la Ĉefa Estraro de PEA kun peto pri formala enigo ĝin al PEA. Oni argumentis, ke lubuŝaj esperantistoj en kvanto de proksimume 10 personoj kontinuas agadon de ekzistanta ekde 1970-j jaroj Filio de PEA en Zielona Góra, kiu estis reaktivigita  pene de Antoni Beyga.

-------------------

28.01.2004 j.

Dum la kunsido en Zielona Góra oni elektis delegiton al Tutlanda Kongreso de Delegitoj de PEA. La delegito fariĝis Andrzej Kiszkiel de Lubsko. En informo direktita al Ĉefa Estraro de PEA oni diris ke la grupo nombras 20 personojn.

---------------

2004.

En la bulteno de germanaj esperantistoj “Brandenburgia Informilo” aperis anonco pri laŭvica internacia renkontiĝo en Sława planita por 3-6 de junio 2004 j. Aliĝojn akceptas Bożena Pietrzyk.

--------------

28.02.2004 j.

La kunvenon de esperantistoj en Zielona Góra partoprenis 17 personoj. Oni informis inter alie la kunvenintojn pri renkontiĝo en Frankfurt, kiu estas okazonta la 30-an de aprilo 2004 j. kiel bonvenigo de Pollando en Eŭropa Unio.

Bożena Pietrzyk rakontis pri sia lastatempa esperanto-agado: akceptado de aliĝantoj al feriado en Sława, perado en abonado de esperanta gazetaro, renkontiĝo kun Prorektoro de la Verdamonta Universitato pri propagandado de Esperanto en la Lernejo, pri gvidado de la kurso de Internacia Lingvo por gemanjunuloj en Nowa Sól.

---------

18.03.2004 j.

Sur la paĝoj de “Ziemia Wschowska” ( “Lando de Vsĥova”) n-o 3/89 eldonata de Andrzej Szczudło aperis mencio de Zofia Szczygieł pri la februara kunveno de esperantistoj. Titolo de la teksto estis "Kun Esperanto al Unio".

 

-------------

30.04.2004 j.  Frankfurt.

Okazis festeno kun nombra partopreno de la grupo de polaj kaj germanaj esperantistoj.

De la lubuŝa grupo inter aliaj partoprenis Zofia kaj Ryszard Szczygieł, Aldona kaj Andrzej Szczudło, Czesław Stykowski.

-----------------

30.06.2004 j.  En "Gazeta Lubuska" ("Lubuŝa Gazeto") aperis teksto "Ami znaczy kochać" ("Ami signifas  - ami") far' de Leszek Kalinowski. Li priskribas lecionojn de Esperanto  gvidataj en la Verdamonta Universitato de Bożena Pietrzyk, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 50 gestudentoj.

----------------------

5.06.2004 j.

En la Centro de Pola Ruĝa Kruco en Sława okazis dutaga renkontiĝo de esperantistoj. Ĝin partoprenis 27 personoj. Ĝi estis bona okazo por interesaj interparoloj pri la temo de internacia lingvo, kulturo, ktp.

---------------------

En Siedlisko - ĉe Bożena Pietrzyk restadis grupo de Germanoj  prepariĝantaj al la partopreno en koncerto de klezmera muziko en Krakovo.

-----------------

1.08.2004 j.

Okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino  germana organizaĵo Esperanto-Ligo organizis imprezojn en la ĉina ĝardeno en Berlino. Ĝin partoprenis nombra grupo de  lubuŝaj geesperantistoj, i.a. Aldona kaj Andrzej Szczudło.

----------------

4.09.2004 j.

En Zielona Góra (Verda Monto) okazis renkontiĝo de la rondo de PEA, kun partopreno de 13 personoj. Andrzej Kiszkiel rakontis pri la prelego en Feriejo en Kosarzyn, Janusz Dyda pri renkontiĝo en Lubsko dum kiu li rakontis pri siaj biciklaj vojaĝoj tra Eŭropo. Janusz Dyda rakontis ankaŭ pri sia vojaĝo al Danlando, kaj Grażyna kaj Andrzej geedzoj Krzyżański - al Antverpeno. Cetere Alicja kaj Andrzej Kiszkiel rakontis pri sia familia vojaĝo tra Eŭropo: Berlino, Belgio, Francio, Italio. Surpriziga estis rezigno de Władysława Kujaczyńska de la posteno de prezidantino. Ŝi  diris, ke kaŭzo estas ŝia transloĝiĝo al Bydgoszcz.

------------------

En Zielona Góra (Verda Monto) okazis laŭvica kunveno de esperantistoj, kiun partoprenis 13 personoj. Bożena Pietrzyk informis ke sekvonta kunveno okazos en la Vojevodia Pedagogia Biblioteko. Ŝi samtempe prezentis Wojtek Świtała de Nowa Sól, kiu helpas al ŝi en la organizado de esperanta agado de Verdamonta Universitato.

Zofia Szczygieł rakontis pri restado en Bytom Odrzański de la 18-persona grupo de Japanoj, inter kiuj estis 4 esperantistoj.

-------------

6.11.2004 j.

En la kunveno en Zielona Góra partoprenis 12 personoj. Grażyna kaj Andrzej geedzoj Krzyżański rakontis pri sia 7-taga vojaĝo tra Germanio al Belgio kaj Luksemburgo. Ili ankaŭ rakontis pri renkontiĝo en ilia hejmo kun Andrzej Kiszkiel kaj Japano, kiu vizitis ilin kadre de la programo Pasporta Servo. La japana esperantisto vojaĝis tra la mondo jam tri jarojn kaj nur post du jaroj intencas fini sian vojaĝon. En Żary li restis 4 tagojn.

 

En Zielona Góra renkontiĝis sep geesperantistoj. Post meto de floroj sub la memortabulo de Ludoviko Zamenhof ĉiuj kunvenis en la biblioteko. Andrzej Szczudło rakontis pri sia 8-taga ekskurso al Kubo - domaĝe sen esperanta enhavo. Bożena Pietrzyk sin laŭdis ke donis intervjuon por radio "Zachód" (Okcidento). Konata raportistino Irena Linkiewicz estis realiganta disaŭdigon s.t. "Kiel homoj pli aĝaj plenigas la tempon" (Bożena - per Esperanto).

----------------

14.12.2004 j.

En Wschowa forpasis Eugeniusz Piasecki, loka esperantisto. Naskiĝinta 23.04.1926 en Bojanowo, li faris pedagogiajn studojn kaj dum multaj jaroj instruis la polan lingvon en vsĥovaj lernejoj - baza kaj en Ĝeneralkleriĝa Liceo je nomo de Tomasz Zan. Li esperantiĝis en la 1970-j jaroj, akirinte instrupermeson. Lia esperanta lernanto kaj objekto de supera fiero estis Leszek Sobkowiak, nune doktoro de geografio kaj magistro de sinologio, laboranta ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań. Eugeniusz Piasecki estis ankaŭ fervora filatelisto. Dum kelkaj jardekoj li korespondis kun esperantistoj el tuta mondo, uzante la internacian lingvon por akirado de poŝtmarkoj.

--------------------

18.01.2005 j.

En la Verdamonta Universitato okazis renkontiĝo kun Leszek Sobkowiak - doktoro de geografio, magistro de sinologio, kiu dum 6 jaroj studis kaj laboris en Ĉinio. Lia lekcio titolis "Ŝtato de Centro - de la interno".

----------------------

29.01.2005 j.

En Gorzów Wielkopolski havis lokon ablata renkontiĝo de lubuŝaj geesperantistoj. Dum la kunveno oni decidis unuigi grupojn goĵovan kaj verdamontan. Oficiale tio ĉi okazos dum la feriado en Sława. La kunvenon partoprenis 12 personoj.

---------------------

5.02.2005 j.

9 personoj venis al la kunveno en Zielona Góra. Oni priparolis preparojn al la jam 11-aj Renkontiĝoj en Sława al kiu estas alvenontaj studentoj de Poznań. Ili promesas reklami Sława kaj Esperanto en interreto. Wojciech Świtała rakontis pri la aktivado  en la Verdamonta Universitato de scienca rondo REWO, kies prizorgantino fariĝis Maria Jałocha.

-------------------------

5.03.2005 j.

Dekdu personoj renkontiĝis en Zielona Góra. Ĉe la kafo oni diskutis pri kurantaj aferoj de la esperanta medio kaj pri intencoj por nuna jaro. Andrzej Kiszkiel prezentis raporton pri partnera kunlaboro de la urboj Góra en Pollando kun Herzberg en Germanio.

-------------------------

9.04.2005 j.

Dum kunveno, kiun partoprenis 13 personoj oni priparolis progreson en la kunlaboro de Góra kun Herzberg. En ambaŭ urboj oni organizis kursojn de la internacia lingvo. Władysława Kujaczyńska informis, ke ŝi estas komencanta aktivadon kun Esperanto en la "Universitato de la Tria Aĝo". Oni prilaboris planon de okupoj dum feriado en Sława.

-----------------

27-29.05.2005 j.

En la internacia feriado en Sława partoprenis 70 personoj. La programo kaj fotoj - aldone.

---------------------

22.10.2005 j. Centra Estraro de PEA en Łódź alprenis decidon no 1/2/2005: "Ĉefa Estraro de Pola Esperanto Asocio agante surbaze paragrafo 24 punkto1 reg. 5 de la Statuto, je peto de personoj partoprenantaj la fondkunveno la 28-an de majo 2005 j. en Sława - fondas Lubuŝan Filion de Pola Esperanto Asocio kun sidejo en Zielona Góra (Verdamonto).

-------------------

16-18.06.2006 j.

En Góra, Malsuprasilezia vojevodio, oni organizis imprezon kun nomo "XI Lubuŝa Internacia E-renkontiĝo".

----------------------

30.09.2006 j.

Dum ARKONES en Poznań okazis kunveno de lubuŝaj esperantistoj en kvanto - 6 personoj. Oni priparolis kurantajn aferojn kaj precizigis la terminoin de venontjara Internacia Renkontiĝo en Lubniewice, planatan por 18-20.05.2007 j.

---------------------

18.11.2006 j.

Renkontiĝo de lubuŝaj geesperantistoj okazis en firmao ROYAL, ĉe la strato Żeromskiego en Zielona Góra. Partoprenis 9 personoj. Oni prilarolis kurantajn aferojn.

--------------------

9.02.2007 j.

S-ino Władysława Kujaczyńska enmanigis al s-ro Andrzej Kieszkiel sian rezignon de la funkcio de Lubuŝa Filio de PEA. Kiel la kaŭzon de sia decido ŝi nomis "sanostaton kaj familiajn aferojn".

------------------------

18-20.05.2007 j.

Fiksitaj por tiu ĉi termino XII Lubuŝa Inrternacia Renkontiĝo - esperanta feriado en Lubniewice - unuafoje ekster Sława - ne okazis.

-------------------

27-29.08.2007 j.

En Wschowa, ĉe ges-roj Aldona kaj Andrzej Szczudło en la kadroj de la programo Pasporta Servo gastadis paro da bulgaraj esperantistoj - Kristina kaj Petko Kazakov. Dum tritaga restado ili vizitis la urbon. Ĉeeston de Bulgaroj oni  elprofiotis por pli vasta renkontiĝo. Alvenis 10 personoj.

-------------------

27.10.2007 j.

Al la kunveno en Zielona Góra alvenis 7 personoj. Unuafoje en tiu ĉi grupo aperis s-ino Krystyna Tomczak de Sulechów - naskiĝinta en Wschowa, rajtigita instrui Esperanton. Ŝi estas instruistino kaj gvidas lecionojn kun geinfanoj en baza lernejo en Kalsk.

Dum la kunveno per minuta silento oni honorigis memoron pri Leopold Zygilewicz - esperantisto de Gorzów Wielkopolski.

La renkontiĝo estis okazinta en Vojevodia kaj Urba Publika Biblioteko je nomo de C.K. Norwid, kie estis organizita priesperanta ekspozicio. Aŭtoro de la ekspozicio estis Antoni Beyga, kiu prizorgis ankaŭ ke la ekspozicio trafu ankaŭ al Szprotawa, Głogów kaj Żagań.

-----------------

15.11.2008 j.

Lubuŝaj geesperantisto en la kvanto de13 personoj kunvenis en Zielona Góra. Andreon Kiszkiel anstataŭis Andrzej Szczudło. En la societo novulo estis Bronisław Gontaszewski, verdamonta esperantisto aktiva en la 1970- jaroj. Grażyna kaj Andrzej geedzoj Krzyżański rakontis pri vizito de belga-hispana paro,  kaj Zofia Szczygieł pri prezento de la esperanta teatra grupo de Nowa Sól.

Andrzej Szczudło konfirmis, ke li plu kontaktiĝas kun bulgara paro kiu kadre de Pasporta Servo vizitis lin pasintjare. Li informis ankaŭ ke post ŝanĝo de la urbestro en Góra plu estas tenata partnereco de la urbo kun Herzberg en Germanio.

Bożena Pietrzyk partoprenis en la Esperanta Feriado en Szczawno Zdrój, pri kio ŝi rakontis dum la kunveno.

------------------------

27.03.2011 j.

Raport-elekta kunveno en Zielona Góra.

Andrzej Kiszkiel rezignis de la funkcio de la prezidanto de Lubuŝa Filio de PEA,  klarigante tion ĉi per manko de tempo. Sur lian lokon estis elektita Władysława Kujaczyńska kaj ŝiaj anstataŭantoj Andrzej Banaś kaj Janusz Dyda. Ryszard Szczygieł fariĝis kasisto. Władysława Kujaczyńska estis elektita kiel delegitino al Landa Kunveno de PEA.

Cetere Krystyna Worobiej rakontis pri sia laboro en Gubin, kie ŝi gvidas lecionojn de Esperanto por geinfanoj de la klasoj 4 kaj 5 po du horoj je ĉiuj du semajnoj. 13 geinfanoj de la grupo partoprenis unusemajnan ekskurson al Francio. Ili korespondas kun esperantistoj el eksterlando. Aliaj prizorgatoj de s-ino Krystyna estas emerituloj - 6 pesonoj partoprenas la okupojn.

Janusz Dyda rakontis pri la Universala Kongreso en Havano en 2010 jaro, kiun li partoprenis.

Inter la lubuŝa partoprenantaro unuafoje aperis Józef Kubacki.

--------------------

22.10.2011 j.

Naŭ personoj alvenis al kunveno en kafejo "Deja Vu" en Zielona Góra. Membroj de la klubo rakontis pri siaj esperanto-aktivecoj, partopreno en renkontiĝoj, kongresoj, pri korespondado ktp. Władysława Kujaczyńska raportis pri sia partopreno en Bydgoŝĉa Esperanta Forumo. Ŝi prezentis ankaŭ planojn de la Ĉefa Estraro de PEA por estonto.

-----------------------------

17.12.2011 j.

La kunvenon en kafejo "Deja Vu", kun partopreno de 6 personoj gvidis Władysława Kujaczyńska. Ĉeftemo estis priparolo de la agadoj farataj sur nivelo de la Ĉefa Estraro de PEA.

---------------------

31.03.2012 j.

Simile kiel  lastfoje, la kunveno koncernis aktivadon de la Ĉefa Estraro de PEA. Estis ŝanĝita statuto, oni aniĝis al Eŭropa Unio, oni decidis pri aniĝo al la Ligo de Asocioj de Esperanta Movado. Pri tiuj ĉi aferoj raportis Władysława Kujaczyńska, kiu apartenas al tiu societo. Janusz Dyda rakontis pri la Universala Esperanto Kongreso en Kopenhago, kiun li partoprenis kune kun Bożena Pietrzyk. Krom tio li nombris multajn aliajn esperantajn aranĝojn kiujn li partoprenis.

Władysława Kujaczyńska ekproponis ke sekvonta renkontiĝo okazu la 12-an de junio en Siedlisko.

----------------------------

8.06.2012 j.

Lubuŝaj esperantoistoj retpoŝte ricevis informon pri rezigno de Władysława Kujaczyńska de la funkcio de prezidantino de la Estraro de Lubuŝa Filio de PEA kaj membro de ĝia Ĉefa Estraro. Kaŭzo de la rezigno donita estis "tragika familia situacio".

------------------------

12.06.2012 j.

Al la renkontiĝo en vilaĝo Siedlisko alvenis apenaŭ tri personoj: Janusz Dyda, Kamila Waliczek kaj Arnold Pitt. Surpriziga fakto por ili estis, ke en tiu tago oni  festis 750-jarecon de Siedlisko. Kadre de la festado okazis multaj prezentoj de folkloraj grupoj el la Lubuŝa regiono kaj de Malsupra Silezio. Esperantistoj havis kelkajn interesajn interparolojn kun la estro de loka komumumo (kun Arnold Pitt li interparolis anglalingve ĉar esperantan li ne konis) kaj kun direktoro de loka lernejaro.

----------------------

6.12.2012 j.

Andrzej Banaś malfermis la kunvenon en Zielona Góra kaj lige kun la rezigno de W. Kujaczyńska ekproponis elekton de nova prezidanto. Li ekproponis ke la funkcion alprenu Janusz Dyda. La propono estis akceptita same per la proponato kaj ceteraj 10 personoj ĉeestantaj la kunvenon. Speciala evento de la kunveno estis partopreno de Kamila Waliczek kaj Arnold Pitt - ĵus geedziĝinta internacia esperanta paro.

Oni ankaŭ decidis sendi skribon al la Loĝeja Kooperativo pri reakiro kaj rea instalo sur la muro de domo la memortabulon omaĝe al Ludoviko Zamenhof, deprenitan por tempo de renovigo de la domo.

 

Oni menciis ankaŭ pri la Eŭropa Esperanto Kongreso en Norvegio, kiun partoprenis 196 personoj, en tiu nombro tri niaj gemembroj: Władysława Kujaczyńska, Kamila Waliczek kaj Arnold Pitt. Janusz Dyda  anoncis pli vastan raporton pri sia partopreno en la UK en Vjetnamio.

-----------------------

15.12.2012 j.

En la konstanta loko de renkontiĝoj - en kafejo "Deja Vu" en Zielona Góra kolektiĝis 7 personoj. Unuafoje gvidis ĝin nova prezidanto - Janusz Dyda.

 

Andrzej Szczudło rakontis pri siaj klopodoj por organizo de renkontiĝo kun  Leszek Sobkowiak - el Wschowa devenanta esperantisto, kiu en marto de 2013 j. estas venigonta al Pollando sian ĉinan edzinon.

Li rakontis ankaŭ pri tragika morto apud Parizo de Jadwiga Ruda - esperantistino de Wschowa, kiu ekde multaj jaroj loĝis en Francio kaj estis multe engaĝiĝinta en agadoj kadre de la projekto "Morgaŭ la Printempo".

------------------------

29.12.2012 j.

En Wschowa okazis enterigo de Jadwiga Ruda. De la esperantista flanko partoprenis Aldona kaj Andrzej Szczudło.

---------------------

10.01.2013 j.

En la raporto por la Ĉefa Estraro de PEA oni informis, ke la Lubuŝa Filio de PEA nombras 16 gemembrojn kaj en 2012 jaro okazis tri kunvenoj: la 31-an de marto,  6-an de oktobro kaj 15-an de decembro.

----------------------------

9.03.2013 j.

La kunveno estis superigita de Janusz Dyda kiu alportis el la hejmo  televidaparaton kaj aranĝis en la kafejo "Deja Vu"  prezentadon de siaj fotoj el la vojaĝo al Vjetnamio kaj Ĉinio. Dua grava programero estis priparolo de la ŝanĝoj sur la paĝo <www.espero.ugu.pl>

Andrzej Szczudło kaj Antoni Beyga ekdecidis kunlabori  por ĝia aktualigo. Retejo de lubuŝaj esperantistoj estas ankaŭ plivastigota je la versio en Esperanto.

bottom of page